Sobota - Niedziela ZAMKNIĘTE

Pn - Pt 8:00 - 18:00

Zapraszamy

Zadzwoń

+48 531 147 917

Jesteśmy do dyspozycji

Libro “Pri kio temas?”

Pri kio temas?

Ellaboraĵo de la 15 temoj de la B2-nivela KER-ekzameno

La libro estis verkita por tiuj, kiuj havas en Esperanto jam la nivelon A2 aŭ B1, kaj volus atingi la nivelon B2 aŭ/kaj submetiĝi al la parola B2-nivela KER-ekzameno. La libro estis pretigita surbaze de la listo de la 15 oficialaj temoj de la B1- kaj B2-nivela KER-ekzameno pri Esperanto – ĝi alireblas ĉi tie.

La libro konsistas el 15 ĉapitroj (ĉiu ĉapitro traktas po unu temon de la listo). La ĉapitroj konsistas el tekstopropono pri la koncernaj subtemoj, demandolisto kun demandoj, kiuj povas leviĝi dum la parola KER-ekzameno, kaj listo de vortoj, kiujn estas konsilinde koni lige al la koncerna temo.

Uzu la libron en la jena maniero:

  • Elŝutu la vortolistojn en via nacia lingvo de ĉi tiu retpaĝo.
  • Tralegu kaj komprenu po unu la tekstoproponojn; se necese, uzu la ĵus elŝutitan vortliston.
  • La nacilingvajn vortojn vi povas enskribi en la libro en la lokon ĝuste por tio destinitan.
  • Ellernu la nekonatajn vortojn.
  • Tralegu, komprenu kaj provu respondi la demandojn.
  • Se estas por vi pli facile, verku proprajn tekstojn por la temoj laŭ la ekzemplo de la libro.

Akireblas pluraj aldonaj materialoj, interalie ligiloj al la nacilingvaj vortolistoj, ludoj en la programo Quizlet (www.quizlet.com), kiu helpas lerni la vortojn per la propra nacia lingvo. Oni povas uzi la aŭdregistraĵojn kiel aŭdkomprenajn taskojn. Apartaj lingvokonaj taskoj kun solvoj por subtemoj elŝuteblas de la retpaĝo.

La libro povas servi lingvoinstruistojn ankaŭ tiel, ke ili uzos (ĉ)iujn tekstojn, demandojn kaj vortolistojn ekz. kiel bazon por prezentado aŭ resumado de iu temo.  Por pliaj materialoj aperontaj post la eldono de la libro, kontrolu regule mian retpaĝon.

Aldonaj materialoj por la libro:

  • la enkonduko en naciaj lingvoj
  • la vortolistoj en naciaj lingvoj
  • ludoj kun la vortoj en Quizlet
  • aŭdmaterialoj kun taskoj kaj solvoj
  • por aliaj materialoj regule kontrolu la retpaĝon

Vi ricevos la pasvorton por eniri la paĝon de Aldonaj materialoj en la konfirma retmesaĝo pri la aĉeto. En alia kazo, kontaktu min per info@lingve.eu

La aŭtoro: SZILVA Szabolcs

Mi estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando. Mi esperantistiĝis en 2007. En 2009 mi partoprenis en mia unua E-aranĝo, en la 2-a Somera Esperanto-Studado en Slovakio. Ekde tiam, mi instruas Esperanton. Mi estas bakalaŭro pri turisma ekonomio, mi skribis sian unuan diplomlaboraĵon pri Esperanto-turismo. En la studjaro 2010/2011 mi partoprenis Instruistan Trejnadon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. En la sama instituto mi finis ankaŭ la tri-jarajn Esperantajn Interlingvistikajn Studojn en 2014. En la jaro 2015 mi finis magistrajn studojn pri finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Ekde 2015 mi estas studento de doktoraj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Mi instruis Esperanton en ĉiuj niveloj kaj multaj landoj. Mi regule gvidas kurson dum internaciaj Esperanto-aranĝoj. Mi gvidis porinstruistajn sesiojn en Italio plurfoje, en Pollando, en Francio kaj Slovakio. Mi ankaŭ ĉiĉeronas aŭ tradukas ĉiĉeronojn al Esperanto.

Ekster Esperantujo mi agadas kiel entreprenisto, mi posedas sian propran firmaeton, pere de kiu mi funkciigas malgrandan lingvan lernejon kaj tradukoficejon. Mi estas tradukisto kaj instruisto, krom Esperanto mi profesie okupiĝas pri la angla, pri la hungara, pri la finna kaj pri la pola lingvoj.

Ĝeneralaj informoj

Enhavtabelo
La unua ĉapitro
Aldonaj materialoj

Aldonaj materialoj por la libro:

  • la enkonduko en naciaj lingvoj
  • la vortolistoj en naciaj lingvoj
  • ludoj kun la vortoj en Quizlet
  • aŭdmaterialoj kun taskoj kaj solvoj
  • por aliaj materialoj regule kontrolu la retpaĝon

Vi ricevos la pasvorton por eniri la paĝon de Aldonaj materialoj en la konfirma retmesaĝo pri la aĉeto. En alia kazo, kontaktu min per info@lingve.eu

Pri la aŭtoro

La aŭtoro: SZILVA Szabolcs

Mi estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando. Mi esperantistiĝis en 2007. En 2009 mi partoprenis en mia unua E-aranĝo, en la 2-a Somera Esperanto-Studado en Slovakio. Ekde tiam, mi instruas Esperanton. Mi estas bakalaŭro pri turisma ekonomio, mi skribis sian unuan diplomlaboraĵon pri Esperanto-turismo. En la studjaro 2010/2011 mi partoprenis Instruistan Trejnadon en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. En la sama instituto mi finis ankaŭ la tri-jarajn Esperantajn Interlingvistikajn Studojn en 2014. En la jaro 2015 mi finis magistrajn studojn pri finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Ekde 2015 mi estas studento de doktoraj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Mi instruis Esperanton en ĉiuj niveloj kaj multaj landoj. Mi regule gvidas kurson dum internaciaj Esperanto-aranĝoj. Mi gvidis porinstruistajn sesiojn en Italio plurfoje, en Pollando, en Francio kaj Slovakio. Mi ankaŭ ĉiĉeronas aŭ tradukas ĉiĉeronojn al Esperanto.

Ekster Esperantujo mi agadas kiel entreprenisto, mi posedas sian propran firmaeton, pere de kiu mi funkciigas malgrandan lingvan lernejon kaj tradukoficejon. Mi estas tradukisto kaj instruisto, krom Esperanto mi profesie okupiĝas pri la angla, pri la hungara, pri la finna kaj pri la pola lingvoj.

Kial indas?

La libro baze pretiĝis por helpi en la parola ekzameno, sed ĝia vasta uzo evoluigas ankaŭ preskaŭ ĉiujn aliajn lingvajn kapablojn. Legado, komprenado kaj tradukado de la tekstoj evoluigas la legan komprenon kaj lingvan peradon (tradukkapablon). Ellaboro de propra versio de iuj subtemoj, kiuj postulas tion, evoluigas la skriban produktadon. La uzo de la elŝutebla aŭdlibro evoluigas la aŭdan komprenon. Kiam oni parolas pri iu subtemo en formo de monologo en lingvokurso, oni evoluigas sian parolan produktan kapablon. Kiam oni uzas la libron en lingvokurso en iu formo de dialogoj – libere aŭ surbaze de la demandolistoj –, oni ekzercas siajn parolajn interagajn kapablojn.

  • Viva kaj ĝusta lingvo

    En la libro estas uzata nuntempa, viva lingvo konforma al la reguloj de Esperanto

  • Firma bazo por povi paroli

    Se vi uzos la libron en la priskribita maniero, viaj lingvaj kapabloj rapide evoluos.

  • Moderna aliro

    Moderna aliro en la priskribo de la subtemoj, kun ekzemploj de la ĉiutaga vivo

Kio estas la celo de la libro?

EKKONI LA TEMOJN KAJ EKPAROLI

Vi ellernos kiel paroli en la nivelo B2 pri diversaj temoj de la ĉiutaga vivo

LERNI VORTOJN

Vi povos pliperfektigi vian vortotrezoron, por ke vi pretu ekzameniĝi pri Esperanto en la nivelo B2

EKKONI LA DEMANDOJN

Vi ekscios, kiaj demandoj povos leviĝi dum B2-nivela KER-ekzameno, kaj vi ekscios, kiel respondi al ili

„Esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion.

Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo.

Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas,

kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol

li lernis la lingvon.”

– Julio Baghy.