Sobota - Niedziela ZAMKNIĘTE

Pn - Pt 8:00 - 18:00

Zapraszamy

Zadzwoń

+48 531 147 917

Jesteśmy do dyspozycji

La libro “Pri kio temas? – Ellaboraĵo de la 15 temoj de la B2-nivela KER-ekzameno”

48,98 

La libro “Pri kio temas?” de Szabolcs Szilva estis verkita por tiuj, kiuj havas en Esperanto jam la nivelon A2 aŭ B1, kaj volus atingi la nivelon B2 aŭ/kaj submetiĝi al la parola B2-nivela KER-ekzameno.

48,98 PLN ≈ 11 €

Se vi mendas pli ol 10 librojn, bonvolu kontakti nin retpoŝte por aranĝi la plej kost-ŝparan sendo-metodon.

Kategorio

Priskribo

GRAVE:
– B-landanoj* rajtas je rabato, aldonu la kodon PÓL.
– Elektante “Przelewy24” vi povas sekure pagi per via bankokarto.

La libro estis pretigita surbaze de la listo de la 15 oficialaj temoj de la B1- kaj B2-nivela KER-ekzameno pri Esperanto:

1. Personaj kaj familiaj indikoj
2. Hejmo kaj ĉirkaŭaĵo
3. Laboro, ĉiutagaj farendaĵoj
4. Lernado
5. Komunikado
6. Rilatoj kun aliaj homoj: privata kaj publika vivo
7. Libertempo, amuziĝo, kulturo
8. Sano, sporto

9. Aĉetado kaj servoj
10. Manĝado
11. Trafiko
12. Vojaĝo
13. Nia medio, la naturo
14. La lando de la ekzamenato
15. Esperanto-kulturo

Ĉiu ĉapitro enhavas ellaboritan tekston de la subtemoj, la liston de demandoj, kiuj povas leviĝi dum la ekzameno, kaj liston de vortoj, kiuj koneksas kun la temo.

Aldonaj materialoj al la libro:

  • vortlistoj en diversaj naciaj lingvoj
  • ludoj kun la vortoj sur la retpaĝo Quizlet
  • aŭdkomprenaj taskoj kun solvoj

La libro helpas en la evoluigo de la sekvaj lingvaj kapabloj: lega kompreno, lingva perado (tradukkapablo), skriba produktado, aŭda kompreno, parola produkta kapablo, parola interaga kapablo.

Vi ricevos la pasvorton por atingi la aldonajn materialojn per la konfirmmesaĝo de la aĉeto. Se vi ne ricevus, kaj vi aĉetis la libron, skribu al mi kaj mi sendos ĝin.

Se vi volus mendi pli ol 10 ekzemplerojn, bv. kontakti min en aparta retmesaĝo.

A-landoj: Andoro, Aŭstralio, Aŭstrio, Barejno, Belgio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Irlando, Islando, Israelo, Italio, Kanado, Kataro, Kuvajto, Liĥtenŝtejno, Luksemburgo, Monako, Nederlando, Norvegio, Nov-Zelando, Omano, Portugalio, San-Marino, Saŭda Arabio, Svedio, Svisio, Unuiĝinta Reĝlando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono

B-landoj: ĉiuj aliaj.

Aldonaj informoj

Pezo 0,33 kg

Lingve de Szabolcs Szilva

e-mail: info@lingve.eu