Voku:

+48 531 147 917

Je via dispono

sabato - dimanĉo FERMITA

lun - ven 8:00 - 18:00

Bonvenon

 

Pri Lingve

Szabolcs SzilvaMi nomiĝas Szabolcs Szilva, mi estas hungaro loĝanta en Varsovio, Pollando.

Mi ekkonis Esperanton pere de reta kurso en 2007. En 2009 mi partoprenis en mia unua E-aranĝo, en la 2a Somera Esperanto-Studado en Slovakio. Ekde tiam, kiam ajn mi povas, mi instruas. Mi estas bakalaŭro pri turisma ekonomio, mi skribis mian diplomlaboraĵon pri Esperanto-turismo. En la studjaro 2010/2011 mi partoprenis Instruistan Trejnadon gvidatan de Ilona Koutny, Katalin Kováts kaj Zsófia Koródy en la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando. En la sama loko mi finis ankaŭ la tri-jarajn Esperantajn Interlingvistikajn Studojn en 2014. En la jaro 2015 mi finis magistrajn studojn pri finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Ekde 2015 mi estas studento de doktoraj studoj de finnugra filologio en la Varsovia Universitato. Dum miaj doktoraj studoj mi agnoskigis kaj enkondukis la studobjekton Esperanto al la oficialaj kursoj de la universitato, mi ankaŭ gvidis la studobjekton. Mi partoprenis multajn sciencajn konferencojn, kie mi prelegis aŭ post kiu mi publikigis artikolon.
Mi instruis Esperanton ankaŭ en kursoj en Mazara del Vallo (Italio) kaj instruis en kelkaj tagoj en Aŭstralio, Belgio, Germanio, Hungario, Israelo, Italio, Nederlando, Pollando, Rusio kaj Slovakio. Mi gvidis 5-foje kursojn dum Somera Esperanto-Studado.
Dume mi pliedukiĝas. Mi sukcese partoprenis la trejnadon “Iĝu trejnisto de TEJO” en 2017 kaj gvidis plurajn porinstruistajn sesiojn en Italio plurfoje, en Pollando, en Francio kaj Slovakio. Mi ankaŭ kelkfoje ĉiĉeronas aŭ ĉefe tradukas ĉiĉeronojn al Esperanto. Tiel okazis en Internaciaj Junularaj Semajnoj en Hungario kaj dum Universala Kongreso en Islando.
Krom Esperantio kaj miaj doktoraj studoj, mi havas ankaŭ multajn aliajn okupojn: mi havas mian propran, etan lingvan lernejon kaj tradukfirmaeton kun la hungara, la pola kaj Esperanto. Mi kelkfoje testas lingve komputilajn ludojn. Kelkfoje mi partoprenas filmregistradon, kie mi interpretas inter la hungaraj aktoroj kaj alilandaj filmfarantoj. Kelkfoje mi voĉregistras la hungaran aŭ esperanton en Varsoviaj studioj kaze de bezono.
Resume: lingvoj estas mia vivo!

Por pli da detaloj bv. legi mian suban plenan aŭtobiografion.

Studoj

2015-2019

finnugra filologio (doktoraj studoj)
Universitato de Varsovio, Varsovio, Pollando

2018.08-2018.12

La finna lingvo kaj kulturo, studvojaĝo Erasmus
Universitato de Jyväskylä, Finnlando

2013-2015

finnugra filologio (magistraj studoj)
Universitato de Varsovio, Varsovio, Pollando

2011-2014

Esperantologiaj studoj (interlingvistiko) (postdiplomaj studoj)
Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando

2011-2012

turismo kaj gastigado (Erasmus)
Akademia Wychowania Fizycznego, Varsovio, Pollando

2010-2011

instruista trejnado
Universitato Adam Mickiewicz, Poznano, Pollando

2009-2013

ekonomio en turismo kaj gastigado (bakalaŭraj studoj)
Universitato János Kodolányi, Székesfehérvár, Hungario

Spertoj pri instruado

2015-nun

Gvidado de propra lingva lernejo kaj tradukfirmao “Lingve” kun la hungara, pola kaj Esperanto
Varsovio, Pollando

01.2019

Gvidado de kurso de Esperanto en B1-nivelo dum 10 tagoj en la Aŭstralia Esperanto-Kongreso
Prelegoj en Esperanto

2017-2018

Ĉefinstruisto kaj gvidisto de la projekto “Instruistra trejnado” de Erasmus+
Trento (Italio); Szczecin (Pollando); ​Toulouse (Francio); ​Liptovský Mikuláš (Slovakio)

2018

Gvidado de hungaraj lecionoj en la Universitato de Varsovio
Varsovio, Pollando

2017-2018

Gvidado de la oficiala studobjekto “Esperanto” en la Universitato de Varsovio
Varsovio, Pollando

2016.04

Gvidado de Instruista trejnado
Marina di Pietrasanta, Italio

2013-2014-2015

Instruado en Somera Esperanto-Studado
Moskvo, Rusio; Martino, Slovakio

2013.12

Instruado dum Junulara E-Semajno
Naumburg, Germanio

2013.08

Instruado de Esperanto dum Internacia Junulara Kongreso
​Nazareto, Israelo

2013

Instruisto en lingvolernejo Kreosfera
Varsovio, Pollando​

2012.01- 2012.02

Esperanto-instruisto en mez- kaj bazlernejoj
​Mazara del Vallo; Sicilio, Italio

2011-nun

Instruisto de Esperanto
Pola Esperanto-Asocio; Varsovio, Pollando

2011

Fulmleciono de Esperanto
Eŭropa Junulara Forumo, Brukselo, Belgio

2008-nun

Privata lingvoinstruisto (de la angla, Esperanto, la hungara kaj la pola)
Mezőkovácsháza (HU), Székesfehérvár (HU), Varsovio (PL)

Spertoj pri tradukado

2009-nun

Skriba tradukado:
– de la angla al la hungara
– de la pola al la hungara
– de Esperanto al la hungara
– de la hungara al Esperanto

2017.08.01- 2017.12.20.

Partopreno en la filmkreado de la fama pola reĝisoro Krzysztof Zanussi: interpretado de hungaraj aktoroj
Pollando; Ukrainio; Hungario

2013.10.

Tradukado de ĉiĉerono de la pola al la hungara
Krakovo, Pollando

2013.07.

tradukado de ĉiĉerono de la angla al Esperanto
Universala Kongreso, Rejkjaviko, Islando

2012.08.

Tradukado de ĉiĉerono de la hungara al Esperanto
Internacia Junulara Semajno, Vác, Hungario

2011.08.

Tradukado de ĉiĉerono de la hungara al Esperanto
Internacia Junulara Semajno, Esztergom, Hungario

Sciencaj konferencoj kun prelego/publikaĵo

2017.06.

Poliglota konferenco. Temo: La hungara kaj la finna, du unikaj lingvoj proksime pasintece sed malproksime nuntempe
Bratislavo, Slovakio

2017.05.

Pola Esperanto-Kongreso. Temo: Genezo de la hungara
Bjalistoko, Pollando

2016.12.

Hispana Kongerenco pri Koneksaĵoj de multlingvismo. Temo: Esperanto
Varsovio, Pollando

2016.11.

Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko (KAEST). Temo: Espernato-turismo
Modra-Harmónia, Slovakio

2016.05.

Tutpollanda traduka konferenco. Temo: Logika vortkreado: avantaĝo de E-tradukistoj kompare al tradukistoj de naciaj lingvoj
Lodzo, Pollando

2016.04.

Tutpollanda lingvoscienca konferenco por studentoj kaj doktoriĝantoj. Temo: La lingvoj de romaoj
Poznano, Pollando

2014.09.

Tria Interlingvistika Simpozio. Temo: Klasifikado de planlingvoj
Poznano, Pollando

Aliaj spertoj

2017.07.

Studia video- kaj voĉregistrado por la pola televido: tradukado kaj lektorado de Esperanto
Varsovio, Pollando

2017.04.

Partopreno de la projekto “Iĝu trejnisto de TEJO” kadre de la projekto Erasmus+. Mi iĝis TEJO-trejnisto
Castione della Presolana, Italio

2017.04.

Agnoskigo de Esperanto kiel oficiala studobjekto en la Universitato de Varsovio
Varsovio, Pollando

2015-2017

Testado de la bon-hungar-lingveco de komputilaj ludoj (Witcher, Bubble Witch 3)
QLOC, Testronic, Varsovio, Pollando

2016.07.

Surloka organizanto de Universala Kongreso kadre de la projekto Erasmus+
Nitra, Slovakio

2016.01.

Ĉeforganizado de la enigo de Esperanto en la paĝon www.babadum.com
Hipopotam Studio, Varsovio, Pollando

2015.12.

Kontrollegado kaj surbendigo de la hungara en www.babadum.com
Hipopotam Studio / Pola Radio, Varsovio, Pollando

2014.10.

Surbendigado de voĉo en la hungara por televidreklamoj
Zielony Pomidor, Varsovio, Pollando

2013.09.

Surbendigado de voĉo en la hungara por german-hungaraj poŝvortaroj
L4 Media AG, Varsovio, Pollando